FANDOM


Flag of Poland Jakaż to gwiazda błyszczy

Jen brilas stelo

Jen brilas stelo de l’ nova Nomo

ĉe l’ orienta horizont’.

Vokas saĝuloj: “ĝoju, popolo,

jen estas stelo de l’ Savont’.

Rapidas Reĝoj laŭ Lumo ĝia,

postsekvas ilin hom-amas’.

La stel’ anoncas venon de Dio,

la savon kontraŭ mortminac’.


La stelo, kiu gvidis la Reĝojn

al la lulilo de l’ Mesi’,

nin same gvidu laŭ niaj preĝoj

al la ĉiela tron’ de Di’.

Ĝis lasta spiro de vivo nia

la lumon sendu tiu stel’,

ke ni laŭ ĝia venu radio

al la Savonto en ĉiel’.


Tiu ekzempl’ de l’ Am’ senkondiĉa,

vera model’ pri sindediĉ’,

nun enkarniĝis en stal’ malriĉa,

en humiliga malsufiĉ’.

Sanktegan korpon en trog’ sur fojno

laŭ vole kaŝis Krist’ Savont’,

por vivon novan doni al mondo,

por venki regon de l’ malbon’.


Tradukis Irena Łowińska

Licenco: CC-BY-SA; BY:Irena Łowińska

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Więcej z Fandomu

Losowa wiki